Monday, December 20, 2004

"libera" vintro

Mi scias ke mi ne skribis en ĉi tiu ĵurnalo lastatempe, sed tio estas ĉar ĉi tiu monato estis tre okupita kaj mi estis ĉiam laca. Sed nun, ĉar estas la “libertempo de vintro,” mi ne devus fari laboron aŭ hejmlaboron de klaso. Ha! La instruistoj ŝajnas pensi ke ĉi tiu “libertempo” estas perfekta por doni pli hejmlaboron. Fakte, mi instruisto de usona historio (mi esperas ke li ne legas aŭ komprenas Esperanton, ĉar mi koncentriĝas en lia klaso kaj mi volas pasontjare demandi al li rekomendan leteron por la universitato) donas al ni testegon de 100 poentoj la dua tago antaŭ ol ni reiros. Kaj nia instruistino de angla, ŝi donis al ni multe da demandoj pri la libro “La Vinberoj de Kolerego” de Stajnbeko. Li, ŝi kaj ĉiuj aliaj geinstruitoj signifas ke ni, iliaj gestudantoj, havos nenion fari dum la libertempo, do li povas sen ĝeno doni al ni laboron! Gestultuloj, ĉi tiuj geinstruistoj. Fek! Ĉar mi ne povas ĉesi ĉi tiujn stultajn hejmlaborojn, ŝajnas al mi ke mi devos fari ilin. Sed ne sen malbonaj vortoj!

Pli gaje, miaj amikoj venos al Prinĉtono kaj la Lernejo de Vartono de la Universitato de Pensilvanio!