Monday, December 20, 2004

"libera" vintro

Mi scias ke mi ne skribis en ĉi tiu ĵurnalo lastatempe, sed tio estas ĉar ĉi tiu monato estis tre okupita kaj mi estis ĉiam laca. Sed nun, ĉar estas la “libertempo de vintro,” mi ne devus fari laboron aŭ hejmlaboron de klaso. Ha! La instruistoj ŝajnas pensi ke ĉi tiu “libertempo” estas perfekta por doni pli hejmlaboron. Fakte, mi instruisto de usona historio (mi esperas ke li ne legas aŭ komprenas Esperanton, ĉar mi koncentriĝas en lia klaso kaj mi volas pasontjare demandi al li rekomendan leteron por la universitato) donas al ni testegon de 100 poentoj la dua tago antaŭ ol ni reiros. Kaj nia instruistino de angla, ŝi donis al ni multe da demandoj pri la libro “La Vinberoj de Kolerego” de Stajnbeko. Li, ŝi kaj ĉiuj aliaj geinstruitoj signifas ke ni, iliaj gestudantoj, havos nenion fari dum la libertempo, do li povas sen ĝeno doni al ni laboron! Gestultuloj, ĉi tiuj geinstruistoj. Fek! Ĉar mi ne povas ĉesi ĉi tiujn stultajn hejmlaborojn, ŝajnas al mi ke mi devos fari ilin. Sed ne sen malbonaj vortoj!

Pli gaje, miaj amikoj venos al Prinĉtono kaj la Lernejo de Vartono de la Universitato de Pensilvanio!

3 Comments:

Blogger cmdaes said...

Amiko Andreo, kongratuloj por via blogo. Via esperanto estas bonega kaj mi esperas ke vi dauxras lernante nian lingvon. Mi estas brazilano kaj mi lernigas Historion en mezgradaj lernejoj de 1984. Mi pensas vin tre inteligenta. Cxu vi pensis jam pri kiu Universitato vi iros? Samideane via, Klauxdjo (claudiomarcelosilva@yahoo.com.br)

March 18, 2005 at 2:23 PM  
Blogger Fortikaĵulo said...

"Ĵurnalo de adoleskanta esperantisto"
Estas titolo kiu igis min scivola, do mi volis vidi.
Vi komencis vian blogon bonege!
Ĉu vere vi ne plu skribas tie ĉi ekde 2004a?
Domaĝe! Ni multe necesas de gejunuloj por nia esperanta idealo (kaj ne de maljunuloj kiel mi...aha!), sed mi kredas ke gejunuloj estas nepre malmultaj.

Ek al! Mi esperas ke vi daŭrigu..., ankaŭ se vi devas studi multege, trovu la tempon por blogi; ek Andreo!

Amike,

Irnerio

November 24, 2009 at 1:17 PM  
Blogger Putuberbagi said...

your blog is nice! Putuberbagi

October 8, 2015 at 2:27 AM  

Post a Comment

<< Home